Saltu al enhavo

Avraham Ĥalfi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Avraham Ĥalfi
Persona informo
Naskiĝo 17-an de marto 1906 (1906-03-17)
en Lodzo
Morto 8-an de junio 1980 (1980-06-08) (74-jaraĝa)
en Tel-Avivo
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Rusia Imperio
Brita mandato Palestino
Pollando
Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Avraham Ĥalfi
Profesio
Okupo poeto
aktoro
teatra aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum –1980 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Avraham Ĥalfi aktoranta en 1938.

Avraham ĤALFI (hebree אברהם חלפי, La 17-an de marto 1906 - La 8-an de junio 1980) estis israela hebrelingva aktoro kaj poeto el Pollando.

Avraham Ĥalfi naskiĝis en la pola urbo Łódź, tiam parto de la Kongresa Pollando de la Rusa Imperio. La preciza dato de lia naskiĝo estas nekonata kaj li verŝajne estis naskita en 1904-1906. "La Enciklopedio de la Pioniroj kaj Fondintoj de Israelo" mencias lian naskiĝdaton kiel 1a de Marto, 1904. Ŝia patrino suferis pro mensmalsano kaj la poeto iĝis orfigita en la aĝo de tri.

Kun la eksplodo de la Unua Mondmilito, Avraham kaj lia patro kaj frato translokiĝis unue al Minsko, Belorusio, poste al Uman, Ukrainio. Ĥalfi studis en rusa gimnazio kaj teatris en ensemblo de amatoraj aktoroj en sia junaĝo. En 1922 li revenis kun sia familio al Pollando, ekloĝante en Brest Litovsk.

En 1924 li elmigris al Palestino, kie li komence laboris en konstruado kaj agrikulturo. Jaron poste li estis akceptita en la teatrejo HaOhel (La tendo) en Tel-Avivo, kaj en 1954 li translokiĝis al la teatrejo HaKameri. Tie li aktoris proksimume 60 malsamajn rolojn tra la jaroj. Inter la plej famaj roluloj kiujn li aktoris estas Akakij Akakijeviĉ Baŝmaĉikin el la teatraĵo "La Palto" laŭ la novelo de Gogol (1956) kaj la diabla hometo el la muzikteatraĵo "Uc li Guc li" (hebrea versio de Rumpelstilzchen) de Avraham Ŝlonskij. Ĥalfi ankaŭ ĉefrolis en du filmoj, unu el kiuj estis "Floĥ" reĝisorita kaj skribita fare de Dan Wolman kaj Ĥanoĥ Levin, en kiu li ĉefrolulis maljunan kontraŭheroon, kiu post perdo de sia filo kaj sia familio en aŭtoakcidento, volis eksedziĝi de sia edzino kaj reedziĝi kun juna virino kiu povis naski novan bebon. Liaj kantotekstoj estis publikigitaj en la revuo "Ktuvim" en 1935, kaj en 1939 sekvis per la volumo "Mizavit el zavit" (De angulo al angulo).

Baldaŭ antaŭ ol li mortis li edziĝis al juna aktorino Carmela Gaj (Ĥalfi). Lia pli juna frato estas la poeto Ŝimŝon Ĥalfi, la patro de la poeto Raĥel Ĥalfi.

Ĥalfi apartenas al la grupo de modernistaj poetoj gvidata de Ŝlonski kaj Alterman. En la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj li estis konsiderata negrava poeto. Poste lia verkado estis alte estimata.

  • 1939 - Mizavit el zavit (De angulo al angulo)
  • 1951 - ŝirej haaní heaní (La kantoj de mi, la povra)
  • 1958 - KeAlmonim baGèŝem (kiel anonimuloj en la pluvo)
  • 1962 - Mul koĥavim veafar (antaŭ steloj kaj koto) elektita kantoteksto
  • 1966 - Ejnpanav haholĥim likrati (lia vizaĝo kiu venas al mi)
  • 1970 - Becél kol makom (En la ombro de ĉiu loko)
  • 1973 - Nili veTali veRani tipŝoni (Nili kaj Tali kaj Rani stultula) kantoteksto por infanoj, ilustraĵoj de Avi Margalit
  • 1974 - Meaŝpot jarim (el la roboj li levigos)
  • 1977 - jaŝan veGam ĥadaŝ (malnova kaj nova)
  • 1986 - ŝivá gamadim veod ŝiréj jeladim (Sep Nanoj kaj Aliaj Infanaj Poemoj)
  • 1988 - ŝirim (Poemoj) 2 volumoj
  • 1991 - ŝnejnu ahavnu ŝirat koĥavim (Ni ambaŭ amis la kantadon de la steloj) - jida traduko de Josef Ehrlich, ilustrita fare de Menaŝe Kadiŝman

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]